Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo


    

ĈAPITRO X

LI TROVIGxIS en la regiono de asteroidoj 325, 326, 327, 328, 329 kaj 330. Li do unue vizitis ilin, por tie sercxi okupon kaj por klerigxi.

La unua estis logxata de regxo. Cxi tiu, vestita per purpuro kaj ermeno, sidis sur tre simpla, tamen majesta trono.

-Ha! Jen unu regato," ekkriis la regxo, kiam li vidis la etan princon.

-Kiel do li povas koni min? Li neniam vidis min!"

Li ne sciis, ke por regxoj de mondo estas tre simpla. Cxiuj homoj estas regatoj.

-Alproksimigxu, por ke mi vidu vin pli bone," diris al li la regxo, tre fiera, ke li estas regxo por iu.

La eta princo sercxis per okuloj lokon por sidigxi, sed la planedo estis tute obstrukcita per la belega ermena mantelo. Li do restis staranta kaj, cxar li estis laca, oscedis.

-Oscedi anta? regxo estas afero kontra? la etiketo," diris al li la monarko. "Mi malpermesas tion al vi."

-Mi ne povas min deteni," respondis la eta princo, tute konfuzita. "Mi faris longan vojagxon, kaj mi ne dormis..."

-Tiukaze," la regxo diris, "mi ordonas al vi oscedi. Dum multaj jaroj mi vidis neniun oscedi. La oscedoj estas por mi kuriozajxoj. Nu! Oscedu ankora?! Tio cxi estas ordono."

-Tio timigas min... Mi ne povas plu..." diris la eta princo rugxigxante.

-Hm! Hm!" la regxo respondis. Sekve, mi... mi ordonas al vi jen oscedi, jen..."

Li iom balbutis kaj sxajnis ofendita.

La regxo nepre volis, ke lia a?toritato estu respektata. Li ne toleris malobeadon. Li estis absoluta monarko.