Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo
    

ĈAPITRO XII

LA SEKVANTA planedo estis logxata de ebriulo. Tiu vizito estis tre mallonga, sed ege malgxojigis la etan princon.

-Kion vi faras cxi tie?" li diris al la ebriulo, kiun li trovis silente sidantan anta? unu vico da plenaj boteloj kaj unu vico da malplenaj.

-Mi drinkas," respondis la ebriulo kun funebra mieno.

-Kaj kial vi drinkas?" demandis la eta princo.

-Por forgesi," respondis la ebriulo.

-Por forgesi kion?" demandis la eta princo, kiu jam ekkompatis lin.

-Por forgesi, ke mi hontas," konfesis la ebriulo mallevante la kapon.

-Pri kio vi hontas?" demandis la eta princo, kiu deziris helpi al li.

-Mi hontas drinki!" diris por fini la ebriulo kaj definitive eksilentis.

Kaj la eta princo foriris perpleksa.

-La grandpersonoj certe estas tre multe strangaj," li pensis dumvoje.