Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo


    

ĈAPITRO XVII

KIAM oni volas spriti, oni foje mensogas iom. Mi ne estis tre honesta, parolante al vi pri la lanternistoj. Mi riskas doni malgxustan ideon pri nia planedo al tiuj, kiuj ne konas gxin. La homoj okupas tre malmulte da spaco sur la Tero. Se la duo da miliardoj da homoj, kiuj logxas sur la Tero, starus iom dense kiel por mitingo, entenus ilin facile publika placo longa kaj largxa dudek mejlojn. Oni povus amasigi la tutan homaron sur la plej malgranda pacifika insuleto.

Kompreneble, la grandpersonoj ne kredos vin. Ili kredas, ke ili okupas multe da spaco. Ili vidas sin gravaj, kiel baobaboj. Vi do konsilos al ili kalkuli. Ili amegas ciferojn: tio placxos al ili. Sed vi ne perdu vian propran tempon. Estas senutile. Vi fidas min.

Do, la eta princo, alveninte sur Teron, miris vidante neniun. Li jam ektimis, ke li eraris pri la planedo, kiam lunkolora ringo ekmovigxetis sur la sablo.

-Bonan nokton!" trafe-maltrafe diris la eta princo.

-Bonan nokton," diris la serpento.

-Sur kiun planedon mi falis?" demandis la eta princo.

-Sur Teron, en Afriko," respondis la serpento.

-Ha!... Cxu do estas neniu sur la Tero?"

-Cxi tie estas dezerto. Neniu trovigxas en dezertoj. Tero estas granda," diris la serpento.

La eta princo sidigxis sur sxtonon kaj levis siajn okulojn al la cxielo:

-Mi demandas min," li diris, "cxu la steloj brilas por ke cxiu povu iam retrovi la sian. Rigardu mian planedon! Gxi estas gxuste super ni... Sed kiel malproksime gxi estas!"

-Gxi estas bela," diris la serpento. "Kial vi venis cxi tien?"

-Mi havas malfacilajxojn kun certa floro," diris la eta princo.

-Ha!" diris la serpento.

Kaj ili silentis.

Fine la eta princo reparolis:

-Kie estas homoj? Oni estas iom soleca en la dezerto..."

-Oni estas soleca anka? inter homoj," diris la serpento.

La eta princo longe rigardis gxin:

Vi estas stranga besto, maldika kiel fingro," li fine diris.

-Sed mi estas pli potenca, ol fingro de regxo," diris la serpento.

La eta pinco ekridetis:

-Vi ne estas tre potenca... vi ecx ne havas krurojn... vi ecx ne povas vojagxi..."

-Mi povas konduki vin pli malproksimen ol sxipo," diris la serpento.

Gxi volvigxis cxirka? maleolo de la eta princo kiel ora braceleto:

-Kiun mi tusxas, tiun mi redonas al tero, el kiu li devenas," gxi aldonis. "Sed vi estas pura kaj venas de stelo..."

La eta princo nenion respondis.

-Mi kompatas vin, tiel solan sur cxi tiu granita Tero. Mi povas iam helpi vin, se vi tro nostalgios pri via planedo. Mi povas..."

-Ho! Mi suficxe bone komprenis," diris la eta princo, "sed kial vi cxiam sprimigxas per enigmoj?"

-Mi solvas ilin cxiujn," diris la serpento.

Kaj ili eksilentis.