Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo
    

ĈAPITRO XVIII

LA ETA princo trairis la dezerton kaj renkontis nur unu floron. Floron kun tri petaloj, tute neniom signifan.

-Bonan matenon!" diris la eta princo.

-Bonan tagon!" diris la floro.

-Kie estas homoj?" gxentile demandis la eta princo.

La floro iam vidis pasi karavanon.

-Homoj? Ekzistas da ili ses a? sep, mi kredas. Mi ekvidis ilin anta? jaroj. Sed oni neniam scias, kie trovi ilin. Ventoj promenigas ilin. Mankas al ili radikoj; tio multe gxenas ilin."