Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo


    

ĈAPITRO XIX

LA ETA princo suprengrimpis sur alta monto. La solaj montoj, kiujn li iam konis, estis la tri vulkanoj, kies supro atingas la altecon de liaj genuoj. Kaj li uzis la estingitan vulkanon kiel tabureton. "Supre, sur monto alta kiel tiu cxi," li pensis, "mi per unu sola rigardo ekvidos la tutan planedon kaj cxiujn homojn..." Sed li ekvidis nenion alian krom pinteca rokaro.

-Bonan tagon!" li trafe-maltrafe diris.

-Bonan tagon!...Bonan tagon!...Bonan tagon!..." respondis la ehxo.

-Kiu vi estas?!" diris la eta princo.

-Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!..." respondis la ehxo.

-Estu miaj amikoj," li diris, "mi estas sola."

-Mi estas sola... mi estas sola... mi estas sola..." respondis la ehxo.

-Kia stranga planedo!" li tiam pensis. Gxi estas tute seka kaj tute pinta kaj tute sala. Kaj la homoj ne havas fantazion. Ili ripetas, kion oni diras al ili... Hejme mi havis floron; gxi parolis cxiam unua..."