Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo


    

ĈAPITRO II

Do, mi vivis sola, sen iu ajn, kun kiu mi povus vere interparoli, gxis paneo de mia motoro sur dezerto Saharo, kio okazis anta? ses jaroj. Io en la motoro rompigxis. Kaj, cxar estis kun mi nek mekanikisto nek pasagxeroj, mi min pretigis por provi tute sola sukcesigi malfacilan riparon. Temis por mi pri vivdemando. Mi havis trinkeblan akvon apena? por semajno.

La unuan vesperon mi do endormigxis sur la sablo, mil mejlojn for de kiu ajn logxigita loko. Mi ja estis multe pli izolita ol sxip-rompulo sur floso meze de oceano. Sekve vi imagu mian surprizon, kiam tagigxe vekis min kurioza vocxeto:

-Mi petas vin... desegnu por mi sxafeton!"

-Kion?"

-Desegnu por mi sxafeton!"

Mi salte ekstaris kiel trafita de fulmo. Mi insiste frotis miajn okulojn. Mi bone rigardis. Kaj mi vidis tute eksterordinaran hometon, kiu gravmiene rigardadis min. Jen la plej bona portreto de li, kiun mi poste sukcesis fari.

Sed kompreneble mia desegno estas ja multe malpli rava ol la modelo. Sed mi ne kulpas: La grandpersonoj senkuragxigis min de pentrista karieo jam kiam mi estis sesjara, kaj, krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj, mi nenion lernis desegni.

Do mi rigardis tiun aperajxon per okuloj tute rondaj pro miro. Ne forgesu, ke mi trovigxis mil mejlojn for de iu ajn logxigita loko. Nu, mia hometo sxajnis al mi nek vojerarinta, nek mortanta pro laceco, malsato, soifo, a? timo. Li neniel havis aspekton de infano perdita meze de dezerto, mil mejlojn for de iu ajn logxigita loko. Kiam mi fine sukcesis paroli, mi diris al li:

-Sed... kion vi faras cxi tie?"

Kaj tiam li ripetis, tute milde, kiel aferon tre gravan:

-Mi petas... desegnu por mi sxafeton!"

Kiam mistero tro impresas, oni ne kuragxas malobei. Ecx se tio sxajnas al mi absurda cxi tie, mil mejlojn for de iu ajn logxigita loko kaj en dangxero de morto, mi tamen elposxigis paperfolion kaj fontoplumon. Sed mi tiam ekmemoris ke mi lernis precipe geografion, historion, kalkularton kaj gramatikon; kaj (kun iom da malbona humoro) mi diris al la hometo, ke mi ne scias desegni. Li respondis al mi:

-Ne gravas. Desegnu por mi sxafeton!"

Cxar sxafon mi neniam desegnis, Mi refaris por li unu el la du solaj desegnoj. Kiujn mi kapablis fari: tiu de la fermita boao.

Kaj en mirego mi a?dis la hometon respondi al mi:

-Ne! Ne! Mi ne volas elefanton en boao. Boao estas tre dangxera kaj elefanto okupas tro multe da spaco. Cxe mi cxio estas tute eta. Mi bezonas sxafeton. Desegnu por mi sxafeton!"

Do, mi desegnis.

Li atente rigardis kaj poste diris:

-Ne! Tiu cxi estas jam tre malsana. Faru alian!"

Tiam mi desegnis devove:

Mia amiko cxarme ridetis kun indulgo:

Vidu mem...cxi tio estas ne sxafeto", sed virsxafo.

Gxi havas kornojn...

Do mi rekomencis desegni.

Sed, kiel la anta?aj, gxi estis rifuzita:

Tiu cxi estas tro maljuna.

Mi volas sxafeton, kiu longe vivu."

Tiam mi senpaciencigxis kaj, cxar mi volis senprokraste komnci la malmuntadon de mia motoro, mi skizacxis cxi tiun lastan desegnon.

Kaj mi jxetis tiujn cxi vortojn:

-Jen estas la kesto. La sxafeto, kiun vi volas, trovigxas interne."

Sed mi tre susprizigxis, vidante la vizagxon de mia juna kritikisto ekbrili pro gxojo:

-Gxuste tia mi volis gxin! Cxu vi kredas, ke tiu sxafeto bezonos multe da herbo?"

-Kial?"

-Tial, cxar cxe mi cxio estas tute eta..."

-Certe suficxos. Mi donis al vi tute etan sxafeton."

Li klinis sian kapeton al la desegno:

-Ne tiel etan... Ha! Gxi endormigxis..."

Kaj tiel mi konatigxis kun la eta princo.