Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo


    

ĈAPITRO XX

SED OKAZIS, ke la eta princo, longe pasxinte sur sablo, rokoj kaj negxo, fine malkovris vojon. Kaj cxiuj vojoj kondukas al homoj.

-Bonan tagon!" li diris.

Estis tie gxardeno plena de rozoj.

-Bonan tagon!" diris la rozoj.

La eta princo rigardi ilin. Ili cxiuj similis al lia floro.

-Kiuj estas vi?" li demandis miregante.

-Ni estas rozoj," diris la rozoj.

-Cxu?!" diris la eta princo.

Kaj li sentis sin tre malfelicxa. Lia floro rakontis al li, ke en la universo gxi estas sola en sia speco. Kaj jen estis kvin mil kiel gxi, tute samaj, en unu sola gxardeno!

-Gxi ofendigxus," li diris al si, "se gxi vidus cxi tion... gxi treege tusus kaj sxajnugus sin mortanta, por eviti ridindon. Kaj mi devus sxajnigi kvaza? mi flegas gxin, cxar alie gxi vere mortus, nur por humiligi anka? min..."

Poste li aldone diris al si: "Mi kredis, ke mi posedas unikan floron, sed mi posedas nur ordinaran rozon. Gxi kaj miaj tri vulkanoj, kies supro atingas altecon de miaj genuoj kaj el kiuj unu estas eble por cxiam estingita, ja ne faras min tre grandioza princo..."

Kaj, kusxante sur herbejo, li ploris.