Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo

    

ĈAPITRO XXIII

-BONAN TAGON!" diris la eta princo.

-Bonan tagon!" diris la vendisto.

Li estis vendisto de perfektigitaj piloloj, kiuj kvietigas soifon. Oni glutas ilin po unu cxiusemajne kaj oni ne plu sentas bezonon trinki.

-Kial vi vendas tiajn ajxojn?" demandis la eta princo.

-Estas grava temposxparo," diris la vendisto. "Ekspertoj faris kalkulojn. Oni sxparas kvindek tri minutojn cxiusenajne."

-Kaj kion oni faras per tiuj kvindek tri minutoj?"

-Oni faras per ili, kion vi volas..."

-Se mi havus kvindek tri minutoj por foruzi," diris la eta princo, "mi pasxus tute malrapide al fontano..."