Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo


    

ĈAPITRO III

Longa tempo estis al mi necesa, por kompreni, de kie li devenas. La eta princo, kiu metis al mi multajn demandojn, neniam sxajnis a?di la miajn. Estas ja vortoj hazarde diritaj, kiuj iom post iom malkovris al mi cxion.

Tiel, kiam la unuan fojon li ekvidis mian aviadilon (mi ne desegnos mian aviadilon, cxar temas pri desegnajxo tre malfacila por mi), li demandis al mi:

-Kio esta tiu cxi ajxo?"

-Tio ne estas ajxo. Tio flugas. Tio estas aviadilo. Tio estas mia flugmasxino."

Kaj mi fieris sciigi lin, ke mi flugas. Tial li ekkriis:

-Kio? Do vi falis el la cxielo?"

-Jes," mi diris modeste.

-Ha! Tio estas miriga!"

Kaj la eta princo tre gracie ekridis. Mi ekkoleris, cxar mi deziras, ke oni serioze taksu miajn malfacilajxojn. Poste li aldoni:

-Tiel do, vi anka? venas de la cxielo! De kiu planedo vi estas?"

Tuj mi ekvidis flagreton de klarigo pri la mistero de lia cxeesto, kaj mi demandis:

-Do, vi venas el alia planedo, cxu ne?"

Sed li ne respondis al mi. Li trankvile kapskuetis, rigardante mian aviadilon:

-Estas vere, ke per cxi tio oni ne povas veni de tre malproksime..."

Kaj li enprofundigxis en revado, kiu longe da?ris. Poste li elposxigis mian sxafeton kaj absorbigxis en admiradon de sia trezoreto.

Vi imagu kiom multe scivoligis min tiu aludo pri "aliaj planedoj". Mi do penis por pliinformigxi pri tio:

-De kie vi venas, etulo mia? Kie estas tiu via "cxe mi"? Kien vi volas forporti mian sxafeton?"

Post pormedita silento li respondis:

-La kesto, kiun vi donis al mi, ege ta?gas, cxar dumnokte gxi farigxos gxia dometo."

-Kompreneble. Kaj, se vi estos afabla, mi donos al vi anka? sxnuron por alligi gxin dumnokte. Kaj fosteton."

Tiu propono sxajne sxokis la etan princon:

-Gxin alligi? Kia stranga ideo!"

-Sed, se vi ne alligos gxin, gxi iros cxien ajn kaj perdigxos..."

Kaj mia amiketo denove ekridis"

-Sed kien do vi kredas, ke gxi iros?"

-Ien ajn. Rekte anta?en..."

Tiam la eta princo gravmiene rimarkis:

-Ne gravas. Cxe mi estas tiel malvaste!"

Kaj, eble iom melankolie, li aldonis:

-Rekte anta?en, oni ne povas iri tre malproksimen..."