Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo
    

ĈAPITRO VI

HO, ETA PRINCO, mi ekkomprenis tiele, iom-post-iome, vian melankolian vivon... Dum longa tempo vi havis kiel distrajxon nur la mildecon de sunsubiroj. Tiun cxi novan detalon mi eksciis la kvaran tagon matene, kiam vi diris al mi:

-Al mi multe placxas sunsubiroj. Ni iru vivi sunsubirojn!..."

-Sed necesas atendi."

-Kion atendi?"

-Ke la suno subiru."

Unue vi sxajnis tre surprizita, sed poste ridis pri vi mem. Kaj vi diris al mi:

-Mi cxiam pensas kvaza? mi estus hejme!"

Efektive. Kiam tagmezas en Usono, la suno - cxiuj scias tion - subiras super Francio. Por cxeesti la sunsubiron sufixus, ke oni povu en unu minuto atingi Francion.

Beda?rinde, Francio estas multe tro malproksima. Sed nur via tiel eta planedo suficxis, ke vi tiru vian segxon je kelkaj pasxoj. Kaj vi rigardis krepuskon tiel ofte kiel vi deziris...

-Unu tagon mi vidis la sunon subiri kvardek tri fojojn!"

Kaj iom pli poste vi aldonis:

-Vi scias... se oni estas malgaja, oni amas sunsubirojn..."

-Do, cxu en la kvardek-tri-foja tago vi estis tiom malgxoja?"

Sed la eta princo ne respondis.