Antoine de Saint-Exupéry

La Eta Princo


    

ĈAPITRO VII

LA KVINAN tagon, denove dank'al la sxafeto, la sekvantan sekreton pri la vivo de la eta princo estis malkasxita al mi. Abrupte, sen anta?klarigo, kvaza? rezulte de problemo longe kaj silente meditita, li demandis min:

-Sxafeto, se gxi mangxas arbustojn, anka? florojn gxi mangxas, cxu ne?"

-Sxafon cxion mangxas, kion gxi trovas."

-Cxu ecx tiujn florojn, kiuj havas dornojn?"

-Jes, ecx florojn, kiuj havas dornojn."

-La dornoj, do, por kio servas?"

Mi ne scias, Mi tiam estis tre okupata, provante malsxra?bi tro srecxitan bolton de mia motoro. Mi estis zorgoplena, cxar mia paneo jam ekmontrigxis vere serioza, dum la trinkakvo malpliigxis, kaj mi timis la plej malbonan.

-La dornoj, do, por kio servas?"

La eta princo neniam rezignis pri jam metita demando. Mi malpaciencigxis pro mia bolto kaj respondis senpripensajxon:

-Dornoj havas nenian utilon. Tio estas pura malico flanke de la floroj!"

-Ho!"

Sed post silenteto li kvaza? malpardoneme pafis al mi:

-Mi ne kredas al vi! La floroj estas malfortaj. Ili estas naivaj. Ili trankviligxas, kiel ili povas. Ili pro siaj dornoj kredas sin teruraj..."

Mi nenion respondis. En tiu momento mi pensis: "Se cxi tiu bolto plue rezistos, mi elsaltigos gxin per martelo." La eta princo denove entrudigxis en mian cerbumadon:

-Kaj vi, vi kredas ke la floroj..."

-Sed ne! Sed ne! Mi nenion kredas!" mi respondis senpripense. Mi ja zorgas pri seriozajxoj."

Li rigardis min mirigite.

-Pri seriozajxoj!"

Li vidis min tenantan enmane mian martelon, dum miaj fingroj estis nigrigitaj de sxmiroleo, klinigxantan super objekto, kiu sxajnis al li tre malbela.

-Vi parolas kiel grandpersonoj!"

Tio iom hontigis min. Sed senkompate li aldonis:

-Vi konfuzas cxion, miksas cxion!"

Li vere estis tre kolera. Li skuadis en la vento siajn orajn harojn:

Mi konas planedon, kie trovigxas karmezina sinjoro. Neniam li priflaris floron. Neniam li rigardis stelon. Neniam li amis homon. Neniam li ion alian faris krom adicioj. Kaj dum la tuta tago li ripetas kiel vi: 'Mi estas serioza viro! Mi estas serioza viro!' kaj pro tio li fierege sxveligxas. Se li ne estas homo, li estas fungo!"

-Kio li estas?"

-Fungo!"

La eta princo jam estis tute pala pro kolero. "Dum milionoj da jaroj la floroj fabrikis dornojn. Dum milionoj da jaroj la sxafoj tamen mangxis la florojn. Kaj cxu ne estas serioze klopodi por kompreni, kial ili tiel multe penas por fabriki por si dornojn, kiuj neniam utilas? Cxu ne estas gravajxo la milito inter sxafoj kaj floroj? Cxu tio ne pli seriozas kaj pli gravas, ol adicioj de iu dika rugxvizagxa sinjoro? Kaj, se mi mem konas floron unikan en la mondo, kiu ekzistas nenie krom sur mia planedo, kaj kiun sxafeto povas iun matenon nekonscie neniigi per unusola gluto - kaj jen farite - , cxu tio ne estas ja grava afero?"

Li rugxigxis kaj da?rigis:

-Se iu amas floron, unusolan en gxia speco inter milionoj kaj milionoj da steloj, al tiu suficxas por esti felicxa, ke li rigardu ilin. Li diris al si: "Ie tie estas mia floro..." Sed, se la sxafeto formangxis la floron, estas por li, kvaza? cxiuj steloj subite estingigxus! Kaj cxu tio mem ne gravas?"

Nenion plu mi povis diri. Li subite ekploregis.

Jam noktigxis. Mi maltenis miajn ilojn. Mia martelo, mia bolto, la soifo kaj la morto ne plu gravis.

Sur iu stelo, iu planedo, sur la mia, sur la Tero, unu eta princo bezonis konsolon. Mi lin brakumis, lin lulis. Mi diris al li: "La floro, kiun vi amas, ne estas en dangxero... Mi ja desegnos busxumon por via sxafeto. Mi desegnos kiraseton por via floro... Mi..."

Mi ne tro bone scias, kiam ion diri. Mi min sentis tre mallerta. Mi ne sciis, kiel atingi lin, kiel kontakti lin...

Ja tiel mistera estas la lando de larmoj.